sexta-feira, 29 de maio de 2009

Gardantaj Anĝeloj/Anjos Guardiães


La vivo daŭras kaj la mondo pasas
kun granda rapidec´en sia rito...
Se la danĝeroj en la viv´minacas,
ni sentas ke nin gardas l´ Infinito.
Ni sentas ke ĉeestas la Spirito,
Gardanta nin neniam nin forlasas,
Li venas al la mondo de granito,
ĉar mi sen li, tutcerte, tuj frakasas...
Anĝeloj nin gardantaj en ĉi mondo,
protektadu nin kontraŭ ŝtorma ondo,
La ondo teruriga de l´ infero...
Ni volas ke la tempo pasu bone,
kaj ke ni povu ŝtone postŝtone,
vivadi multajn jarojn sur la Tero!...

Nenhum comentário: